2017-11-27

Mikronoveloj (1)

Liven Dek atentigas pri nova kategorio en la Belartaj Konkursoj: mikronoveloj. Li kaj tradukas kaj verkas originalajn mikronovelojn. Jen lia libro da originaloj:

Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj kun suplemento) de Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz). Novjorko: Mondial, 2012.

Jam delonge eminentas la hungara verkisto István Örkény. Oni trovos kelkajn samspecaĵojn en Hungara Antologio (1983). Komencu per:

Uz-instrukcio al la “Unuminutaj noveloj” de István Örkény, trad. Lajos Tárkony.

Estas tuta volumo da tiaj noveletoj en Esperanto:

Unuminutaj noveloj de István ÖRKÉNY, red. István ERTL. Berkeley, CA: Bero, 1994.

Eldoniĝis tri volumoj da mikronoveloj el Ĉinio, kaj unu el Japanio:

Mikronoveloj de Sin'iti Hosi de Sin'iti HOSI, trad. Kikunobu MATUBA. Tokio: Libroteko, 1983.

Cetere, ekzistas dise en la Interreto multaj mikronoveloj, eĉ volumo:

Malgranda stacidomo kaj aliaj mikronoveloj, el la ĉina trad. Miaohui.

Estas pluraj terminoj sub kiuj aperas ĉi tiu ĝenro. En Esperanto, la koncernaj vortoj estas: mikrofikcio, mikronovelo, mikrorakonto, minirakonto.

Mi jam serĉis ĉiujn. Por plua esplorado interrete, per Google serĉu laŭ la vorto ‘mikronovelo’.

Vi trovos ĉiujn menciitajn informojn kaj pluajn ĉe mia retpaĝo kie aperas:

Maksimanlibro de la minirakonto de Luis Britto García, trad. Jorge C. Mosonyi, el Venezuela Stelo [Organo de Venezuela Esperanto-Asocio], 33-a Jaro = N. 77 = 2-a Semestro 2005.

Ĉi tiu estas tre amuza "manlibro" kiu, plena da paradoksaj esprimoj, laŭdas la trajtaron, potencon, kaj potencialon de mikrofikcio, do jen bonega enkonduko al la temo.

Mikrofikcio troveblas en multaj lingvoj. Ĝi estas elstara ĝenro ekzemple en la hispana (en Latinameriko) kaj la ĉina. Troveblas multo ankaŭ en la angla, kaj ankaŭ la koncerna literaturkritiko.

La esenco de la ĝenro estas pripensinda. Ŝajnas, ke por esti efikeca, ĝi devas esti baze prozo, eĉ kun aliaj trajtoj. Poemo ankaŭ densigas tekston, sed la fakto, ke temas pri rakonto provizata per minimumaj detaloj kiuj implicas tutan bildon kiun la leganto devas mem plenigi, estigas la potencon de ĉi-speca teksto. Unuavide ĝi eble ŝajnas simpla, sed, simile al verki aforismon, oni devas intense cerbumi por verki mikronovelon. Studante ĉi tiun ĝenron, oni konstatos kaj plu pripensos la trajtojn kaj esprimrimedojn de ĉiaspecaj literaturaj tekstoj.

No comments: