2016-03-07

Omaĝe al Kálmán Kalocsay (4): Sándor Szathmári

Sándor Szathmári pri Kálmán Kalocsay:

“Mi renkontis lin en ERA, kiu estis tiutempe la plej altnivela hejmo de niaj verkistoj. Li prelegis pri sia tiatempe pretiĝanta Dante-traduko pri la Infero. Tiam mi povis observi lian diablecan vizaĝon: svelta, longa nazo, oblikve suprenkurantaj brovoj. Perfekta Mephisto-masko, kiel iu saĝa, eleganta, malicridetanta diablo de la Infero! La efiko estis plena...”

(Paco 1966, n-ro 151, p. 10- 11)

----------------

“Vivanta Budho; La plej granda nuntempa majstro de nia lingvo.”

FONTO: Omaĝe al Kálmán Kalocsay: el Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso: pri la vivo kaj plena verkaro de D-ro Kálmán Kalocsay; vol. 1; komp. Ada Csiszár (Budapest: A. Csiszár / KAL-ĈI-Dokumentaro, 1998), p. 47, 114.

No comments: