2015-11-26

Imre Madách: La Tragedio de l’ Homo / The Tragedy of Man (12)

Mi daŭre serĉas komentarojn pri Imre Madách en Esperanto kaj literaturkritikajn verkojn en la angla. Mi aldonis al mia retejo eseon el Hungara Vivo:

Kompara analizo de tri tradukoj el La Tragedio de l’ Homo de Márton Fejes

La kompleta titolo estas: "Efektiviĝo de evolutendencoj de la beletra lingvo - laŭ analiza komparo de tri tradukoj el 'La Tragedio de l' Homo'." Temas pri komparo inter la traduko (1913-1914) de Géza Bárczi & la du tradukoj (1924, 1965) de Kálmán Kalocsay.

Plejparte mi esploras la interpretojn de la Tragedio kiuj aperis anglalingve. Kurioze, ŝajne la unua anglalingva tute libro pri Madách aperis en 1981. Mi lastatempe legis ĝin kaj enretigis la enhavtabelon kaj miajn paĝnotojn:

Imre Madách by Dieter P. Lotze: contents & notes

Lotze resumas la interpretajn vidpunktojn kaj disputojn pri La tragedio de l' homo ekde ĝia apero--optimismo k. pesimismo, idealismo k. materiismo, kristanismo k. ateismo, ktp. Troveblas truoj en ĉiuj argumentoj. Lotze mem tezas tri tavolojn de la dramo: tragedion de la individuo, tragedion de la historio, kaj la metafizikan skemon. Laŭ Lotze, integrigo de la tri tavoloj finfine pravigas kristanismon. Madách en fama rebatletero al János Erdélyi emfazas progreson, sed la evoluo de la historio rezultigas nihilismon. Tiun senelirejon savas nur la kristana perspektivo. (La kulmino de la argumento troveblas ĉe paĝo 103.) Nu, ĉu la verko mem kontraŭdiras la aserton de Madách? Ĉu la konkludo de Lotze kontraŭdiras lian antaŭan analizon de la ambigueco de la verko? Min ne konvinkas lia konkludo. Ŝajnas al mi, same je aliaj kritikintoj, ke la kontraŭpezoj egalas.

Sekvas tiun argumenton ĉapitroj pri la Faŭsta kaj la Romantika tradicioj. Diskutinte konatajn kaj eblajn influojn, Lotze analizas, tiel kiel Madách sekvas la Faŭstan heredaĵon kaj kiel li diverĝas kaj originalas, emfazante komparon al Goethe. Lotze nomas la verkon de Madách la kulminpunkton de la Romantikismo (paĝo 136). Ĉi tiu aserto rememorigas min pri aserto de Kalocsay.

Cetere, mi aldonis multon kaj reorganizis mian bibliografion, kiu entenas referencojn en la lingvoj angla, hungara, kaj Esperanto:

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers: Select Bibliography

No comments: