2015-08-11

Julio Baghy: Sangaj larmoj

Ĉu mi tro emfazas la romantikecon de Baghy? Oni ja ricevas fortan dozon en la enhavo de ampoemoj, en kombino kun la stilo. Krom specifaj ĝenemaj vortoj kaj esprimoj, la stilo emas frapi al la aktuala anglalingva orelo--nu almenaŭ usonlingva--tro sirope, ĉar tia riĉrima fiksforma (kaj romantika) poezio tute fremdas al la usonangla stilo de la pasinta jarcento, pli "natura" ol "artefariteca". Ĉiuokaze, oni ne forgesu la socikritikan enhavon de la verkaro de Baghy, ne nur de la romanoj, sed en la poemaroj dekomence.

Mi ankoraŭ legas la poemojn en Ora Duopo. El la poemaro Preter la vivo (1923, la unua de Baghy) mi notas poemon verkitan en Sajgono (tiam Indoĉinio, nun Vjetnamio) pri la situacio de la Anamo, laŭ klarigo, "ĉina raso, loĝanta en Indo-Ĉinio": Sangaj larmoj.

Post ekstaza priskribo de "lando mistika" jen la bato:
Sed kial min kaptis subita korpremo?
Pro kio en larmojn sin dronas la flam' ?
Terure! Nur nun mi rimarkis pro ĝemo',
ke tiras la ĉaron — mizera anam' !...
Radjante Baghy turmentiĝas per la hontinda sklavigo de la anamo. Post tiu priskribo sekvas konkludo:
Pro mil da kialoj fariĝas martiroj,
pereas ideoj, pereas homam'...
La celoj majestaj nur restas — sopiroj,
kaj tiras la ĉaron — mizera anam'!...

No comments: