2015-01-30

Ralph Dumain deklamas "Spinozo"n de Jorge Luis Borges

Dankon al Paulo Silas. Li konvertis mian sondosieron al video kun muziko. Mi deklamas la poemon "Spinozo"n de Jorge Luis Borges en angla kaj Esperanta tradukoj.




La tekstoj troveblas ĉe . . .

Spinoza” poem by Jorge Luis Borges, translated by Richard Howard & César Rennert

Spinozo” de Jorge Luis Borges, tradukis Julius Balbin


2015-01-29

2015-01-27

Random Szathmári appearances

Sándor Szathmári showed up unexpectedly in recent online searches. Here are two instances, not important, but for the record...

A Hungarian wiki not affiliated with Wikipedia features this article on Szathmári Sándor - Ez a lap egy ellenőrzött változatarészletek megjelenítése/elrejtése.

Sándor Szathmári: Ranked #98 on the list Most famous Writers from Hungary (Listnerd).

2015-01-24

Balázs Wacha: "Superfluaj versoj" por Imre Madách


Superfluaj versoj

de Balázs Wacha

Iam mi pensas: nur laŭmende
eblas labori eminente,
onin mendinto disciplinas,
oni laboron fakte: finas.

Oni, sen mendo, komencadas,
Kaj komencaĵoj ne finatas.

Iam mi pensas, nur senmende
eblas labori diligente,
aperas ŝanco kelkon fini
anstataŭ taskon redifini.

Kion kaj kiel: diktas neniu,
eble nur help-kritikas iu.

Iam mi pensas nek laŭmende
oni sukcesas, nek senmende,
sen laboram', sen diligento
min ja ne helpos ĉi lamento.

Iam mi pensas, mi ne pensu,
ne meditadu, agoj densu.

Kredu al mi tuj, sen citaĉ', ke
la samon diris mem Madaĉ, sed
li sin ŝajnigis nur-citanto
de Lucifero, ĉefdiablo.

Tiam mi pensis, do mi pensu,
sed mi eraris. Agoj densu.

NOTO: Estas aludataj interalie kelkaj frazoj el drama poemo de I. Madách [mada:ĉ].

Por aldonaj notoj, aliru la Ipernity.

2015-01-23

Karolo Piĉ, Borges, & ars combinatoria

Dankon denove al Paulo Silas:


Por sia neologismemo Piĉ referencas al Jorge Luis Borges kaj ars combinatoria (kombinarto). Borges ja esploris la senfinan bibliotekan kombinismon, sed en multaj verkoj Borges montras, se nur implice, la sterilecon de tia praktiko. Borges kompreneble ludus per la platoneska cerbumado de Piĉ, sed li estis fundamente skeptikulo.

Konsultu mian eseon "Borges kaj mi: La sekreta miraklo" en Beletra Almanako, n-ro 20, junio 2014, p. 96-101, kaj miajn anglalingvajn analizojn de liaj verkoj kun resumo de mia vidpunkto en eseo "Borges Ironizing Idealism: I Dream Too Much."

2015-01-12

Vasilij Eroŝenko (9): 125a datreveno

Vasilij Eroŝenko (12 januaro 1890 - 23 decembro 1952) naskiĝis ĉi-date antaŭ 125 jaroj.

Aldone al referencoj en antaŭaj afiŝoj, jen plua:

"Eroŝenko en Anglujo," de Olga Kerziouk, en La Brita Esperantisto, Aŭtuno 2010, p. 7-14.

Kaj jen anglalingva versio:

"I raised a fire in my heart": remembering Eroshenko by Olga Kerziouk, British Library, European studies blog, 15 December 2014

Denove, dankon al Paulo Silas pro atentigo pri ĉi tiu dateveno. Jen, el lia blogo Originalaj Poemoj en Esperanto:

2015-01-07

100 jaroj de Poul Thorsen

Dankon al Paulo Silas, el lia blogo Originalaj Poemoj en Esperanto, okaze de la centjara datreveno de Poul Thorsen:




Legu ankaŭ miajn antaŭajn afiŝojn pri Thorsen. Mi unue rimarkis je Thorsen liajn kontraŭrasismajn poemojn.

2015-01-03

František Kožík (1909-1997), ĉeĥa verkisto

František Kožík "estis populara ĉeĥa verkisto, granda subtenanto de Esperanto, aŭtoro de historiaj kaj biografiaj romanoj".

En Esperanta traduko aperis:

Poeto ne mortas, antologieto, tradukis Jiří Karen, 1984.

Lumo en tenebroj, romano pri Komenio, tradukis Zdeněk Rusín kaj Miroslav Malovec, 1992 (kun aldono el la verkoj de Komenio). Recenzo: Esperantista kontribuo al la jaro de Komenio de Nikolaj Stepanov.

La plej eminenta inter Pierotoj, romano pri Jean-Gaspard Debureau, tradukis Jiří Karen kaj Josef Vondroušek. Tyresö: Inko, 2001.

Atentu ankaŭ:

Jan Amos Komenský (Komenio)(1592-1670)