2014-02-02

KONISI Gaku: Vage tra la Dimensioj

Konisi Gaku - Vikipedio / Gaku Konishi - Wikipedia, the free encyclopedia

Konisi, Gaku. Vage tra la dimensioj: sciencaj fikcietoj. Osaka: Japana Esperanta Librokooperativo, 1976. 77 p.

Enhavo:
La tradukmaŝino  [p. 3]
La subtera elizeo  [8]
Sonĝoramo  [19]
La kosmo-elmigrado  [30]
La kosmoŝipo “edeno n-ro 5“  [39]
La epoko de amaskonsumado  [50]
La skandalo Prociono  [62]
Glosoj  [76]
Postparolo  [77]

Mi legis ĉi tiun novelaron dum la 1970aj jaroj. Pro aktuala intereso pri sciencfikcio en Esperanto mi ĵus relegis ĉi tiujn sciencfikciajn rakontojn.  Plejparte Konisi kombinas sciencfikcion kaj satiron, kun surprizajn kulminojn. Ĉi tiel rimarkindas "La subtera elizeo", "Sonĝoramo", "La epoko de amaskonsumado".

"La subtera elizeo": Oni celas forigi "kadukuloj"n (maljunulojn) al apartaj gruploĝejoj, sed mankas spaco surtera, do oni konstruas subterajn loĝejojn. Atendas surprizo pri la eventuala sorto de la kadukuloj, kaj ankaŭ surprizo pri la sorto de la surtera mondo.

"Sonĝoramo": Mezaĝulo, longtempa dungato en elektroteknika kompanio, ne kontentas pri sia pozicio en la kompanio kaj siaj rilatoj kun junaj kolegoj. Konkurado inter firmaoj instigas inventadon. Do la Speciala Esplora Laboratorio de la firmao okupas sin pri "Plano Sonĝo", al kiu la malkontentulo, kiu rakontas la rakonton, estas enregistrata. En la nova posteno li restas malfeliĉa, ĝis la direktoro elektas lin provi la eksperimentan sonĝo-aparaton. Post la eksperimenta provo, lia situacio ege pliboniĝas dum tuta jaro . . . ŝajne.

"La epoko de amaskonsumado": Dio en la Ĉiela Regno enuiĝas, respegulanta la apation de homoj surteraj pri Dio. Anĝelino Aŭrora proponas viziton al Tero. Dio trovas teranojn tute sorbataj en konsumerismo, kun konstanta ŝanĝado kaj novigo de varoj. Dio lernas multon el ĉi tiu sperto kaj decidas modernigi la Ĉielan Regnon.  Aŭrora aperigas sin en la teraj amaskomunikiloj, kaj anoncas en la nomo de Dio:

Ekde la nuna momento vi estos liberigitaj de la kateno, ke vi portados unu korpon ĝis la morto. Dio kaj Kompanio, speciale fondita tiucele, proponos al vi diversajn normajn modelojn de novepoka homfiguro, el inter vi elektos por vi la plej ŝatindan. [. . . .]
La dia entrepreno sukcesas; la homoj adaptiĝas al la nova etapo de konsumerismo. Sed Dio lacas pro la neceso rapide krei novajn korpfigurojn.  Aŭrora elpensas genian novan ideon, kiu solvas la problemon. Finfine . . . legu mem.

Evidente, mi ne estas sola en mia gusto. En Trezoro: la Esperanta novelarto 1887-1986, Vol. 2, redaktita de Reto Rossetti & Henri Vatré (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1989; p. 575 - 593) troveblas "La subtera elizeo" kaj "La epoko de amaskonsumado".

No comments: