2013-12-22

65a datreveno por senradikaj kosmopolitoj!

Antaŭ kelkaj monatoj mi ekpensis pri starigo de Tago de Senradikaj Kosmopolitoj. “Senradikaj kosmopolitoj“ estis stalinista kodvorto por judoj (plejparte intelektuloj), markante fatalan turnpunkton en la antisemitisma konduto de Sovetunio dum preskaŭ ties tuta historio. Sovetunio jam estis kaptita de la paranojo de Stalin en la “Purigoj“ de la 1930aj jaroj, sed la paranojo akcelis kaj kun ĝi akcelis ksenofobio, naciismo, bigoteco, kaj persekutemo post la venko super la nazioj, kvazaŭ imitante ties praktikon de persekutado kaj la detruado de kulturo (en Sovetunio sub Ĵdanov).

Hipernaciisma, kontraŭ-okcidenta kampanjo kontraŭ “malpatriotaj“ “kosmopolitaj“ tendencoj komencis oficiale en 1946 (la 14an de aŭgusto, en Pravda). Ĝin ligis specife kun judoj ĉi tiu parolado:

A. Fadeev: "O nekotorykh prichinakh otstavanie sovetskoi dramaturgii" [Pri Pluraj Kaŭzoj de la Evolumanko de Sovetia Dramarto], Literaturnaya gazeta (Moskvo), 22 decembro 1948, p. 1.

La situacio de tiam degeneris al murdoza kampanjo kontraŭ sovetiaj judoj, kiun ĉesis nur la morto de Stalin.

Se tiu kampanjo estus homo, ĝi hodiaŭ emeritiĝus en Usono. Sed ĝia signifo ne limiĝas je la pasinteco. Orienta Eŭropo, regresinta al sia antaŭsovetia modo, estas fekujo de bigoteco kontraŭ judoj kaj aliaj grupoj.  Sed eĉ en Usono, kiu plurfacete progresis dum la pasinta duonjarcento, restas problemo. Sistema diskriminacio aktuale viktimigas “ne-blankulajn“ grupojn, dum la “blankul-etnanoj“ kiuj antaŭe suferis diskriminacion estas plejparte asimilitaj en la blankula “ĉefvojo“. Sed sennombraj usonanoj, enfermataj en rigidaj rasaj/religiaj kategorioj (eĉ eks-kristanaj ateistoj), eĉ tiuj kiuj ne malamikas, ne kapablas kompreni judojn, aparte la sekularajn, aparte tiujn kiuj ne situas en fiksa kategorio. Do jen danĝera potencialo stimuli la paranojeman menson al kiu la judeco estus mutaciema, fremda, suspektema, serpenta ento. Kaj kiam la socipolitiko de lando degeneras, kiel okazas ankaŭ en Usono, oni devas esti singarda.

Kompreneble, Zamenhof estis iu el tiuj senradikaj kosmopolitoj, kaj esperantistoj judaj kaj nejudaj estis traktataj simile en malfavoraj situacioj.

Do, senradikaj kosmopolitoj, hodiaŭ staru fiere, kaj la nekomprenuloj bugru sin!

Mia alternativa dato por Tago de Senradikaj Kosmopolitoj estas la 27a de julio. Tiun tagon en 1656 la benata Baruch Spinoza estis eksigita de la juda komunumo, iĝonta en la homa historio la unua senradika kosmopolito, teorie kaj praktike.

3 comments:

Nikolao Gudskov said...

La memorigo estas tre grava. Sed mi volus rimarki, ke konsideri la kampanjon kontraux "senradikaj kosmopolitoj" kiel nur antisemitisman estas melprave. En gxi suferis reprezentantoj de pluraj etnoj, kiujn oni konsideris "neradikaj" - grekoj, persoj, italoj ktp., kaj ili suferis gxenerale ecx pli ol judoj, mutaj homoj estis deportitaj el Sovetio, kaj iliaj rajtoj estis rompitaj tre serioze. Do, estis kampanjo GXENERALE KSENOFOBIA, sed ne speciale kontrauxjuda.
(Samtempe, estis pluraj judoj, kies altaj pozicioj restis fortaj kaj sxanceligxis dum cxiuj jaroj de la kampanjo)de tiu kampanjo - kiel Lzar Kaganovicx, Ilja Erenburg k.a.)
Kaj se temas pri esperantistoj, do, ilin la kampanjo paradokse ne tusxis (kvankam esperantistoj JA estas natiraj kosmopolitoj) - ja en Sovetunio tiutempe neniu esperantista aktiveco ekzistis: post la "granda purigo" la organizita movado estis plene frakasita, kaj dum la dua mondmilito cxesis aktiveco ecx de tiuj apartuloj, kiuj ion faris...
Tamen, Ralf, dankon pro memorigo pri tiu afero!
For ajnan ksenofobion!
Vivu kosmopolitismo!

Nikolao Gudskov

Nikolao Gudskov said...

La memorigo estas tre grava. Sed mi volus rimarki, ke konsideri la kampanjon kontraux "senradikaj kosmopolitoj" kiel nur antisemitisman estas melprave. En gxi suferis reprezentantoj de pluraj etnoj, kiujn oni konsideris "neradikaj" - grekoj, persoj, italoj ktp., kaj ili suferis gxenerale ecx pli ol judoj, mutaj homoj estis deportitaj el Sovetio, kaj iliaj rajtoj estis rompitaj tre serioze. Do, estis kampanjo GXENERALE KSENOFOBIA, sed ne speciale kontrauxjuda.
(Samtempe, estis pluraj judoj, kies altaj pozicioj restis fortaj kaj sxanceligxis dum cxiuj jaroj de la kampanjo)de tiu kampanjo - kiel Lzar Kaganovicx, Ilja Erenburg k.a.)
Kaj se temas pri esperantistoj, do, ilin la kampanjo paradokse ne tusxis (kvankam esperantistoj JA estas natiraj kosmopolitoj) - ja en Sovetunio tiutempe neniu esperantista aktiveco ekzistis: post la "granda purigo" la organizita movado estis plene frakasita, kaj dum la dua mondmilito cxesis aktiveco ecx de tiuj apartuloj, kiuj ion faris...
Tamen, Ralf, dankon pro memorigo pri tiu afero!
For ajnan ksenofobion!
Vivu kosmopolitismo!

Nikolao Gudskov

Gary said...

La antisemitisma elemento de la kampanjo ŝajnas taktika frenezaĵo, konsiderante, ke ĝi evidente devis efiki kvazaŭ invito al kontraŭuloj fari nedezireblajn (por la stalinistoj) komparojn kun la ĵus venkita naziismo.

Demando estas ankaŭ, ĉu por la sovetia gvidantaro iel rolis dum la progreso de la kampanjo taktikaj konsideroj rilataj al aliaj ŝtatoj en la tiama sovetia influsfero. La postmilite fonditaj "popoldemokratioj" en orienteŭropaj landoj havis plej ofte mallarĝan subtenbazon en la loĝantaro kaj oni celis varbi subtenon ĉe neproletaj sociaj tavoloj kaj ĉe homoj kun aliaj ideologiaj orientiĝoj. Kaj la plej ĉiea ideologio en la mondo estas naciismo, universale trovebla en iu aŭ alia varianto, inkluzive la kontraŭkosmopolitisman. En la ĵus fondita GDR oni reproduktis la kampanjon kontraŭ "senradikaj kosmopolitoj", kun ioma malfruo respektive Sovetunion, en la komenco de la 1950-aj jaroj.

La kontraŭkosmopolita linio esprimiĝis en la arkitekturo de la unua granda urbrekonstrua projekto en la orienta parto de Berlino post la milito, tiu de la tiama Stalinallee, en kiu oni celis arkitekturstilon laŭdire "nacian", ne okcidente-"kosmopolitan". La linion kontraŭ la "kosmopolitisma" tendenco en la arkitekturo starigis Walter Ulbricht mem post vizito en Sovetunio - kie la kontraŭkosmopolita kampanjo okupiĝis ankaŭ pri arkitekturo. Tio fariĝis temo iomete atentata en la publika spaco en Berlino dum la pasintaj kelkaj monatoj, lige kun nova kampanjo por registri la arkitekturajn tutaĵojn de la okcidentberlina Hansaviertel kaj la orientberlina Karl-Marx-Allee (komence de la 50-aj jaroj nomita Stalinallee) en la Unesko-listo de protektataj kulturmonumentoj.

Ne nur tie, sed ankaŭ en la literturkritiko de la frua GDR la kampanjo eĥis. Lukto kontraŭ tendencoj etikeditaj kiel "kosmpolitismaj" okazis ankaŭ en Pollando.

Cetere, la germana Vikipedio-artikolo pri la temo enhavas la eldiron: "Krome, ankaŭ la Esperanto-movado estis suspektigita pri 'kosmopolitismo' de la stalinistoj; tio kredeble havas rilaton interalie al la juda deveno de la lingvo-fondinto Ludoviko Lazaro Zamenhof." [mia traduko] Pri la fakta ĝusteco de tio eblas tamen disputi, almenaŭ en rilato kun ĉi tiu kampanjo, ĉar la subpremo de Esperanto (almenaŭ laŭ mia memoro) neniam estis estis akompanita de argumentoj rilataj al la persono de Zamenhof.

Gary Mickle