2013-09-29

Clarence Bicknell (1842-1918)

Clarence Bicknell (1842-1918) estis eminenta angla esperantisto, kiu ankaŭ verkis originale kaj traduke.

Estas ankaŭ anglalingva artikolo pri li en Wikipedia, kaj manpleno de originalaj kaj tradukitaj poemoj kaj himnoj en Vikifontaro.

Ekzistas Biblioteca-Museo Clarence Bicknell (en la itala).

Oni trovos ankaŭ datumbazon de nacilingvaj sciencaj verkoj de Bicknell.

La plej grava fonto tamen estas la retejo (kvarlingva) Clarence Bicknell, kun perspektivo soleni la venontan centjaron de lia morto. Jen la ĉefpaĝo en Esperanto. Bicknell estis multtalenta homo: enestas sekcioj pri lia vivo ĝenerala kaj kiel artisto, botanisto, arkeologo, esperantisto. Oni celas traduki ĉiujn retpaĝojn al Esperanto kaj bezonas la helpon de esperantistoj. Estas jam Esperanto-sekcio . . .

en la angla | en Esperanto

Jen subsekcioj:

Hymns | Himnoj
Poems | Poemoj

Notu ankaŭ la sekcion Downloads |.

Jen verkoj de Bicknell diversreteje:

Thomas Moore, La lasta rozo: tradukoj de Clarence Bicknell & Antoni Grabowski

Clarence Bicknell: El: «Aŭtuno»

Ĉe Literaturo en nia Esperanto-mondo:
Adiaŭ!
Versaĵo pri Amo
La maro
La elmigrintoj / The Emigrants, de Clarence Bicknell, translation by William Auld

Kaj finfine, miareteje:

"La Sekreto de Amo" [Never seek to tell thy love] de William Blake, tradukis Clarence Bicknell

Kiel vi vidos, mia elserĉo de ĉi-lasta havas interesan historion: mi unue eltrovis ĝin en bibliografio pri Blake, kaj la fonto ne estis esperantista sed obskura japanlingva revuo pri Blake kaj Whitman.

No comments: