2013-07-17

Péter Illéssy, hungara artisto

Trafoliumante miajn tri numerojn de la iama kultura revuo Monda Kulturo (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1962-1966), mi hazarde trovis bildon kiun mi ne antaŭfoje atentis. Jen:

Péter Illéssy: "Pordo de l’forgeso" (Monda Kulturo, n-ro 1, aŭtuno 1962, p. 22).

Nu, en alia numero aperis eseo pri ĉi t iu artisto:

Péter Illéssy, de Sándor Szathmári (Monda Kulturo, n-ro 3, printempo 1963, 74-75)

Szathmári nekrologas, kaj ni lernas pri la pensoj de la artisto kaj spektas kelkajn liajn bildojn, sed pri lia kariero, eĉ vivdaŭraj jaroj, mankas informoj. Illéssy estis esperantisto.

Illéssy aperas ankaŭ en eseo “Arto de la Penso” de Sándor Szathmári (Belarto, n-ro 2, aŭtuno 1961, p. 28-29). Szathmári diras, ke li preferas arton kiu enkorpigas pensan enhavon.

Mi provis serĉon pri Illéssy interrete, sed mi trovis eĉ ne unu mencion pri li. Ĉu li estas konata hungara artisto?






No comments: