2013-04-28

Walt Whitman en Esperanto (2)

Al nekonato

de Walt Whitman (1819-1892)
tradukis Nicola Ruggiero

Preterpasanta nekonato! vi ne scias kiel sopire mi rigardas al vi,
Vi devas esti li kiun mi serĉadis, aŭ ŝi kiun mi serĉadis, (ĝi venas al mi kvazaŭ sonĝo,)
Mi ie certe travivis vivon de ĝojo kun vi,
Ĉion revekas kiel ni flirtadis unu apud la alia, flue, tenere, ĉaste, plenmature,
Vi plenkreskis kun mi, vi estis knabo kun mi aŭ knabino kun mi,
Mi manĝis kun vi kaj dormis kun vi, via korpo fariĝis ne nur via nek igis mian korpon mia nur,
Vi donas al mi la plezuron de viaj okuloj, vizaĝo, karno, dum ni pasas, vi prenas el mia barbo, brusto, manoj, interŝanĝe,
Mi ne parolu al vi, mi pensu pri vi, kiam mi sidas sola aŭ sendormas sola, nokte
Mi atendu, mi ne dubas ke mi renkontos vin denove,
Tion mi atentu: ne perdi vin.

Ĉi tiu traduko aperas kun permeso de Nicola Ruggiero kaj aperos en Beletra Almanako.

No comments: