2012-08-12

Vatré pri la socia romano

La Socia Romano en Esperanto de Henri Vatré, kun antaŭparolo de Claude Gaconde. La Sagne: Kultura Centro Esperantista, 1973. 17 p.

Verkante frue en la 1970aj jaroj, Vatré nomas la intervalon inter la du mondmilitoj la ora periodo de la originala Esperanta romano. Kvante ĝi ege superas la ceterajn du periodojn. Socia romano estas difinita esti socikritika romano. Do la furoraj verkoj de Baghy Viktimoj kaj Sur Sanga Tero ne estas sociaj romanoj, sed Hura! jes. La publika recepto ne kongruas kun la produktado. Ekz., Baghy diris al Vatré, ke Viktimoj vendiĝis je almenaŭ 10 000 ekzempleroj sed Hura! nur je 1500.

En ĉi tiu prelego Vatré diskutas tri reprezentajn diverstipajn romanojn: Turstrato 4 de Hans Weinhengst, Metropoliteno de Vladimir Varankin, kaj Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári. La tri realismaj aŭtoroj respegulas novan generacion kaj la krizan staton de la 1930aj jaroj. La lingva nivelo ne atingas tiun de Baghy, sed la realismo superas lin. Baghy enkorpigas la mensostaton antaŭmilitan, kvankam li verkis pri la unua mondmilito. "Estas paradokse, ke el teruraj, nehumanaj kaj personaj travivaĵoj en la siberiaj militkaptitejoj, Baghy sukcesis verki fabelojn, kiuj pli konvinkas nin pri lia sorĉa rakonta talento, ol pri la realo de liaj suferoj." (p. 7)

Turstrato 4 estas portreto de sakstrata, senespera, neeskapebla mizero. Male ol siaj fikciaj roluloj, Weinhengst sukcesis travivi siajn spertojn almenaŭ ĝis la Nazia invado de Aŭstrio en 1938. Pri poste ni scias nenion. Kelkaj karakterizaj citaĵoj el la romano estas donitaj. Stellan Engholm asertas, ke ĉi tiu estas la plej grava aperinta originala proza verko ĝis 1934.

Metropoliteno de Vladimir Varankin aperis en 1933 ĉe EKRELO, en malfavoraj cirkonstatoj pri ĝia disvastigo. Aldone al la skismo en SAT kaj ĝia klasbatala perspektivo, la romano pentras neflatan portreton de la malfacila ĉiutaga vivo en Sovetunio kaj la koruptaj trajtoj de burokratismo. La romano estas laŭdata pro ĝia rakonta organizo, vigla stilo, dialogoj, kaj priskriba riĉo. Specimenoj estas aldonitaj. La buŝo de malfavora karaktero eĉ mencias Trockijon pri la futura vojo de Stalin.

La fono de Szathmári, cirkonstancoj de eldonado, kaj la intrigo de Kazohinio estas skizitaj. La revivigo de Guliver estis faritaj de Szathmári, Karinthy, kaj de la hispano Vicente Blasco Ibañez en El Paraiso de las Mujeres (La Paradizo de la Virinoj). Estas cititaj du meditoj de Gulivero pri la Hinoj: enuo unue, kaj post la horora sperto de la Behinoj, respekto. Vatré konkludas:

Oni asertis, ke tiu libro estas amuza. Efektive la priskribo de tiom multaj absurdaĵoj ofte la ridigas la leganton. Tamen, simile al la satiro de Swift ... ĝi estas esence maltrankviliga, terura, senespera, ĉar ĝi montras la nekapablon de la homoj vivi kune laŭ harmonia kaj racia bazo. Se, individue kelkaj el ni sukcesas akordigi sian koron kun sia menso, en la socio ni ne povas adapti niajn emociajn bezonojn kaj instinktojn al la galopanta evoluo de la tekniko.

Kiel la romanoj de Voltaire (Kandid, Zadig kaj aliaj), Kazohinio estas ĉefe filozofia romano, sed ĝia filozofio impresas multe pli pesimisma ol tiu de Voltaire.


No comments: