2012-08-23

Georg (György) Lukács en Esperanto

Mi jam blogis pri Georg (György) Lukács, pioniro de "okcidenta marksismo."

Mi unue trovis referencon al Lukács antaŭ ol mi sciis ion ajn pri li, en revuo Norda Prismo, n-ro 1a de jaro 1972, t.e. la eseo "Arta Partikulareco kaj Esperanto," en kiu Roberto Passos Nogueira skizas la literaturteorion de Lukács kaj provas aplikon al la beletro de Esperanto. Pri detaloj, konsultu mian ĉi-teman afiŝon.

Kelkajn menciojn de Lukács mi trovis aliloke, ekz. en The Crooked Heart de Esther Schor; recenzo de romano A Curable Romantic [Kuracebla Romantikulo] de  Joseph Skibell, en kiu Zamenhof kaj la Esperanto-movado elstare rolas.

Sed lastatempe, trafoliumante malnovajn numerojn de Hungara Vivo, mi trovis mencion kaj la jenan fotografon en artikolo:

1919: Hungarlanda Konsilia Respubliko” de Ervin Fenyvesi, tradukis Vilmos Benczik

Poste, mi petis kaj ricevis skanaĵojn de kelkaj artikoloj en  Cent tridek tri tagoj: historia skizo de hungarlanda proletara revolucio (Leipzig: Ekrelo, 1930), pri kiu mi ĵus blogis.  Nu, en tiu libro troviĝas eseo de Lukács mem!

Kontraŭrevoluciaj fortoj dum la hungara proletara diktaturo de György Lukács

Ĉu eble ĉi tiu estas la unua apero de Lukács en Esperanto?

Nu, mi interesis neesperantiston pri ĉi tiu afero, kaj mi devas esplori, ĉu ekzistas anglalingva traduko de ĉi tiu eseo. Ekzistas multaj multaj verkoj de Lukács en anglaj tradukoj: mi mem posedas tutan breton se ne ĉion libroforman. Ĉi tiu estas tute nefamiliara. Do ni vidos.

La historio de Esperanto estas vere trezorkesto.

No comments: