2012-07-21

Kalocsay rimportretas Sturmer

XLIV.

Kenelm Robinson — kiu konas
Portanton de ĉi tiu nomo?
Dudek ok libroj! Kia homo!
Li sub la propraj skriboj dronas.

En la fragmento li ĵargonas
En ĉarma knaba idiomo..
Kenelm Robinson — kiu konas
Portanton de ĉi tiu nomo?

Li la observojn akrajn zonas
Per sprita ŝerc' kaj aksiomo,
Ĉe l' Viktoria-stacidomo
Al la amiko kison donas...

Kenelm Robinson — kiu konas?


LI.

K. R. C. Sturmer, la Timata,
Poetojn manĝas dekduope,
Kritikdekretas episkope
Sur sia tron' aŭtoritata.

Difektojn li, la Senkompata,
Kuracas ĉiam sensirope.
K. R. C. Sturmer, la Timata,
Poetojn manĝas dekduope,

Verkante mem, sen frazo flata
Rigardas homojn mikroskope,
Kaj montras sin kalejdoskope
Londona vivo hejma, strata...

K. R. C. Sturmer, la Timata.


FONTO: Kalocsay, Kálmán. Rimportretoj: galerio de Esperantaj steloj. Budapest: Literatura Mondo, 1934.

No comments: