2012-06-18

Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo

Oni daŭre dokumentas la eposan pajacvojon de Giorgio Silfer. Oni plu povus kontrasti tion al la kultura valoro, kiun Literatura Foiro mem aldonis al Esperantujo.

Mi havas iometan personan historion kun Silfer, kiu tiutempe estis sufiĉa agrabla, malgraŭ avertoj de aliaj. Komence mi taksis Raŭmismon pli serioze ol ĝi meritas, pro diagnozo de la mankoj de finvenkismo. Sed la fuŝa koncepto de Esperantujo kiel diaspora kvazaŭetna minoritato nur plifortigas la fetiĉisman enfermitecon kaj kultecon de la esperantista medio.

Pri tio mi ne unue pensis kiam mi ne-finvenkisme reaktivis en Esperantujo en la lasta duono de la okdekaj jaroj, interalie kiel estrarano de la ĵus revivigita Esperanto-Societo de Vaŝingtono.

Tiam, en la jubilea jaro 1987, mi iniciatis esploron de la literatura historio kaj kritiko de Esperanto-literaturo cele al starigo de nia loka literatura rondo. Mi komencis per kompilado kaj disdono de tiutemaj bibliografioj. Kvankam ili nun eksmodas, mi komencas enretigi tiun materialon, kiu utilus por historiaj esploroj, ekz.:

 Inter la materialoj disdonitaj estis fotokopio de du paĝoj el verko de Silfer, Enkonduko al Literatura Kritiko (2-a eldono, 1983). Mi nun reproduktas citaĵon el tiuj du paĝoj:
Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?
Silfer kritikas la propagandan koncepton de Esperanto-kulturo, ekz. de William Auld, kaj insistas, ke temas ne pri plena kulturo, sed pri subkulturo. Kaj tiu reorientiĝo inkluzivas malsaman takson de la produktoj de Esperanta literaturo, kun konkludo:
Tiam okazos la granda antaŭenpuŝo: niaj “kritikistoj” komprenos la naivecon de sia nombrado pri mankantaj akuzativoj, preseraroj kaj evitindaj neologismoj, kaj eklernos kial kelkaj paĝoj de homo kiel Sándor Szathmári, kun unu anakoluto kaj tri solecismoj, valoras multege pli ol tuta volumo da ŝvarcaj kalemburoj, laŭ e s t e t i k a vidpunkto. 
Sendube ĉi tia diraĵo instigis min al atentigo pri la menciita ĉerpo. Silfer rekomendas malprovincecigon de t.n. Esperanto-kulturo. Sed, diasporece, li deklaras ke oni eliru la verdan getton por akiri kaj transdoni universalajn valorojn. Evidente li ne konstatas kontraŭdiron inter la malfetiĉigo de Esperanto-kulturo kaj ties refetiĉigo per insisto je statuso de diaspora etna minoritato. Ankaŭ, restas ignorata do mistera la reala rilato inter la fikcia Esperanto-komunumo kaj la intelektula minoritato en ĝi, en kiu Silfer ambicias. Nu, en la pasintaj tri jardekoj, la absurdaĵoj nur multobliĝis.

No comments: