2011-04-29

Anarkiismo, Liberecanismo, & Michel Onfray

Ĝuste kion implicas la koncepto anarkiismo kaj ĝia parenca termino liberecano?  Konsideras historie ĉi tiun demandon la jena artikolo:

Nomoj ne bone kontrolataj de Jean-Pierre GARNIER, Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2a februaro 2009.

Ĉi tiu artikolo respegulas francan medion. Garnier sekvas semantikajn kaj ideologiajn ŝanĝojn en la uzado de ĉi tiuj terminoj.

Mi citas, ne kompetentas komenti, la jenan:

Kun la fluo de la jaroj, stampitaj ĝuste per la akriĝo de malegalecoj, de malstabileco kaj malriĉeco, la kunmetaĵo liberal-liberecana iom post iom perdis kredindecon, tamen sen ke revigliĝis la kuplado de „liberecaneco” kaj „anarĥiismo”. Male, la diseco de tiuj du nur grandiĝis. Dum tiu lasta estis pli kaj pli krimigata, kun la reapero de bataloj bazitaj sur la rekta ago kiel reago al la akriĝo de amasa marĝeniĝo kaj al la akriĝo de la subpremo, la liberecana pozicio - por ne diri pozo - ĝuis grandan furoron en la politika-komunikila komplekso. Pri tio atestas la grandiĝanta aŭreolo de la filozofo Michel Onfray, kies „hedonisma kaj ateisma individuismo” povis kaŭzi iluziojn inter la anarĥiistoj, malgraŭ lia publike deklarita deziro je „liberecana mastrumado de la kapitalismo”.
Garnier ankaŭ komentas: "La indiferento de la anarĥiistoj pri la pli aŭ malpli malĝustaj alproprigoj de la kvalitomarko „liberecana” povus mirigi." La apartigo de la "vivstil"-igita "liberecana" principo de la politika respeguliĝas en la apartigo de "anarkiismo" kaj liberecismo. La oficiala socio povas laŭdi "libereco"n dum intensigo de subpremado de politika liberigo.

No comments: