2011-02-15

Universala Kongreso pri Rasoj post 100 jaroj (The Universal Races Congress 100 years on)

Kion dividas Felix Adler, Israel Zangwill, Franz Boas, W. E. B. Du Bois, kaj L. L. Zamenhof? Partopreno en la Unua (kaj lasta) Universala Kongreso pri Rasoj en Londono, 1911. Krom mi, mi trovis nur unu homon— Bahaano— kiu konscias pri ĉi tiu datreveno. Fakte, en interparoloj eĉ kun specialistoj pri afrikusonana literaturo, mi eltrovis, ke la ekzisto de ĉi tiu kongreso estas nekonita. Sed ĉi tiu kongreso estis mejloŝtono en la ideologia lukto kontraŭ la ĉiea kaj ĉiupova rasismo de la epoko. Nesurprize, ŝlosilan rolon, organizan kaj/aŭ intelektan, ludis judoj kaj negroj, sed partoprenis intelektuloj el la tuta mondo.

Mi trovas nenian publikan agnoskon de ĉi tiu jubileo nek programon por rememorigi ĝin. Do kion mi faru por ŝanĝi ĉi tiun situacion? Unue, mi kompilis bibliografion pri la temo, ĵus publikigita interrete:

First Universal Races Congress, London, July 26-29, 1911: Selected Bibliography
[Bibliografio pri la Unua Universala Kongreso pri Rasoj en Londono, 26-29 julio 1911]

Cetere, konsultu ĉi tiun blogon pri progreso ĉi-afere.  Mi ne scias ĝuste pluajn rezultojn anticipi. Mia venonta paŝo estas kontakti personojn aŭ instancojn kiuj eble interesiĝus. Ekz. ĉi tiu afero potenciale interesus esperantistojn, bahaanojn, humanistajn judojn, kaj adeptojn de negra historio. Eble mi verkos ion pri la afero.

Legante la fakan literaturon, mi konstatas la ideologian kompleksecon de la epoko, ankaŭ en la pensaroj de tiuj kiuj plej urĝe bezonis senmistifikigi la koncepton de raso. Mi legas precipe pri Du Bois, Boas, kaj diversaj judaj intelektuloj. Ankaŭ interesas la posta influo de ĉi tiu kongreso, ekz. en la verko de pionira aŭtodidakta afrikusonana historiografo J. A. Rogers, kiu citis interalie Zamenhofon en sia ŝlosila polemika dialogo de 1917, From Superman to Man (De Superhomo al Homo).

No comments: