2011-02-17

Arthur Dawson Foote en la angla kaj en Esperanto

Jen kelkaj informoj pri Arthur Dawson Foote (1931-1996). Mi baldaŭ skanos du anglalingvajn poemojn de Foote.

Jen biografieto en Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto by Geoffrey Sutton, p. 236.

Notu ĉi tiun eseon de Foote:

Perditaj Fontoj de la Esperanta Liriko

Notu liajn kontribuaĵojn al la du volumoj de Angla Antologio.

Jen tradukoj el William Blake:

Mi ne povas trovi lian anglalingvan poemaron The House Not Right in the Head (1996), nek per la interretaj libroserĉiloj nek ĉe la usona Parlamenta Biblioteko.

1 comment:

Bill Chapman said...

Estis interese vidi ĉi-tie mencion pri A.D. Foote. Mi povas aldoni ion pri lia biografio, ĉar mi iam korespondis kun li. Li estis iam kandidato por fariĝi pastro por la Kongregacia Eklezio, sed li neniam sukcersis fariĝi pastro, eble pro tiu mensa malsano. Efektive, laǔ mia memoro li neniam estis dungito. Li estis foje kunlaboranto nepagata de Oxford English Dictionary, provizante al la stabanoj vortojn renkontitajn dum sia vasta legado.

Feroce inteligenta kaj homama persono li estis. Tiu kolekto da poezio lia aperis ĉe Blind Serpent Press, Carnoustie, redaktata de John Glenday en 1986, sed mi mem ne vidis ĝin. Ĝia titolo klare rilatas al poemo de Dylan Thomas.