2010-10-10

Omaĝe al Emba

Mi ĉiam havis molkoran senton pri Imre Baranyai (1902-1961), kies pseŭdonimo estas Emba. Li estas poeto da sufero kaj mizero, eble enkorpigo de tipa orienteŭropa turmento.

Miareteje, vi trovos:

Recenzo: Emba, Maria kaj la Grupo de R. Dumain

"Al la Forironto" de Emba (Imre Baranyai)

Tie vi trovos retligojn pri Emba. Ĉi tiu poemo estis dediĉita al E. Lanti kaj aperis en la poemkolekto Ekzilo kaj Azilo de Emba: la tuto haveblas interrete.

Emba spertis malfacilan vivon. Kiel menciite en iu poemo, li eĉ ne povis aĉeti tajpilon por verkado. Ankaŭ, li travivis sekvajn epokojn de politika subpremado. Oni rimarkas tion en la sinsekvo de poemoj en Ekzilo kaj Azilo. Oni trovos lian ardon al Esperanto kaj esperoj de la laborista movado. Sed alvenas naziismo, kune kun la subpremado de Esperanto. Post alvenas la jubilado de liberigo kaj novaj esperoj, kiujn surtretas la botoj de stalinismo. Aperas post-stalina seniluziiĝo, kaj pesimismo alfronte la atombombon.

Antaŭ relego de la poemaro mi nebule memoris dum jardekoj du fragmentojn el poemoj. Inter liaj funebrecaj poemoj estas tristaĵo pri lia patrino: Mia patrino, portreto despera. Mi memoras la finajn versojn:

Ho, mi povus tutan mondon
per titana sku' detrui,
por ankoraŭ unufoje
ŝian sunan ridon ĝui.
Mi memoras ankaŭ verson kiu, fakte, varie aperas en tri poemoj. Jen Enigmo, kiu temas pri subpremado sub stalinista jugo. Sendube mi pensas pri la finaj versoj:
Ribele mi parolas
poetaŭgur-misteron:
Pereos, kiu volas
estingi nian stelon.
Jen Rebrilos la stelo, anticipe la venkon kontraŭ Hitler. La pretendoj de la "mastro-raso" proviĝos vanaj. Kaj pri Esperanto:
Kaj nia lingvo vivos, kaj sur la Vojo plue
ni povos marŝi rekte, kuraĝe en la celon.
Kaj staros la ekzemplo ateste kaj instrue:
Pereos, kiu volas estingi nian stelon.
Fine, ĉi-teme, jen Idolfalo, kiu evidente temas pri la senidoligo de Stalin. Kaj denove:
Juĝisto mi ne estas, nur esperanta homo,
sed — Mene Tekel — legu flamskribe la misteron:
La famo estingiĝos kaj forgesiĝos nomo
al tiu, kiu volas estingi nian stelon!
 Eble la plej fama poemo de Emba estas En sonĝo. Jen komenco:
En sonĝo princinon mi vidis
kun vangoj malsekaj de ploro.
Popolo bienojn dividis,
jen kial ŝin kaptis hororo.
 Eble bone konata esperantisma poemo estas La bona oĉjo Bion. Ĉiu strofo finiĝas per la verso:
«Ho, se la kara Majstro vidus tion».
Alia mia favorata poemo estas La penso. Ĝi estas simpla poemo, sed ĝi taŭge esprimas la pasion al libero. Ekz, jen la finaj strofoj:
Ne, ne, ne eblas la afero:
la penson fermi per barad'.
Ĝi pli facile ol etero
forflugas tra l' karcera krad'.

Kaj se despoto ĝin enfosus
en meza mezo de l' terglob',
ĝi streĉus sin, la streĉ' kolosus,
la globon rompus per eksplod'!
Fine, mi mencios poemciklon Splitoj. #7 mi ne sukcesas kompreni:
Filozofi'! Respektu ĉi sciencon,
kiu elspuras ĉies kvintesencon.
De ĉio ĝi klarigas la sekreton
per tio, ke surgluas ĝi vinjeton.
Nu, mi delonge deziris omaĝi al Emba. Mi legis ĉi tiun poemaron antaŭ 35-40 jaroj kaj daŭre rememoris lin. Emba, via frustro kaj deziro daŭre eĥas.

Aliaj referencoj:

Hororo de Emba (Imre BARANYAI)

Baranyai Imre (OLE)

No comments: