2010-09-24

Kiel konstrui tempoveturilon, patafizike

En februaro 1899, Alfred Jarry publikigis sian eseon (en la franca) "Kiel konstrui tempoveturilon." La Tempomaŝino de H. G. Wells aperis en 1895 kaj baldaŭ estis tradukita francen. Alfred Jarry plej famas pro sia skandala teatraĵo Reĝo Ubu. Li ankaŭ kreis la blag-sciencon patafizikon ('pataphysique), t.e. "scienco de imagitaj solvoj." En ĉiu eseo Jarry skizas proponatan meĥanismon de tempoveturilo. La postvivan influon multrilatan de Jarry partoprenas ankaŭ ĉi tiu eseo.

Jen la eseo en anglalingva traduko:

How to Construct a Time Machine by Alfred Jarry, translated by Roger Shattuck. Ankaŭ ĉe Tripod.

Jen mia nova ĉi-tema retgvidilo de anglalingva materialo:

Alfred Jarry’s “How to Construct a Time Machine”: A Web Guide

Jen rememorigo pri la difino de patafiziko (anglalingve):

Definition of ’Pataphysics by Alfred Jarry

Oni devus traduki almenaŭ ĉi tiun difinon (se ne plu), sed prefere el la franca originalo.

No comments: