2010-06-14

Esperanto USA 2010 Kongreso (2B): Pluaj komentoj pri prelego de Humphrey Tonkin

Rimarku, ke mia raporto pri la prelego de Humphrey Tonkin pri "Esperanto en la Nuna Mondo" estas sufiĉe diplomateca. Fakte, mi estas multe pli cinika. Komente ĉe la prelego, mi menciis iom el mia skeptikemo, ekz. citante mian sperton de usonaj esperantistoj en la antaŭa usona kongreso en Vaŝingtono en 1987, kiam pluraj usonaj esperantistoj esprimis la saman dekstran tendencon pri hispanlingvanoj en Usono kiel aliaj usonanoj. Mi asertis, ke estas absurdaĵo supozi ke usonaj esperantistoj havas ajnan intereson pri "lingva diskriminacio."

Post miaj komentoj, D-ro Tonkin asertis ke temas pri etika demando de diverseco, identeco, diskriminacio, ktp.

Ĉi tiuj abstraktaj asertoj tute ne konvinkas min. Mi ne perceptas praktikan rilaton inter la abstraktaj supozataj koncernoj de esperantistoj kaj realaj lingvaj, etnaj, naciaj, landaj, kaj internaciaj problemoj. Cetere, mi skeptikas pri la koncepto postmoderisma, kvankam mi komprenas la enhavon sub tiu misetikedo. Mi ankaŭ cinikas pri konceptoj "diverseco" kaj "identeco" favorata de la etburĝa liberalularo.

Cetere, oni ne sufiĉe esploris la situacion de reteca socia agado en sociaj movadoj. Percepteblas, ege evidentas, la kapablo por sinorganizado de movadanoj (la eksplodo de movado de negraj ateistoj/humanistoj en Usono el nenio, nur dum la pasinta jaro, estas elstara ekzemplo!), sed restas la demando de la efikeco de sociaj movadoj al la ĝenerala socio. Oni ja povas brile sin organizi kaj resti socipolitike impotenta.

No comments: