2007-04-04

Martin Luther King, Jr.

Hodiaŭ estas la 39-a datreveno de la murdo de Martin Luther King, Jr. Kia malĝoja memoro.

Mi estis en liceo tiutempe. La sekvanta malordo necesigis la fruan fermon de la lernejo por la printempa ferio.

Jen artikolo pri MLK en Vikipedio.

La plej fama parolado de MLK estas "I Have a Dream" (Mi havas revon) ĉe la epokfara civilrajta manifestacio en Vaŝingtono je la 28-a de aŭgusto 1963. Jen tradukoj en Esperanto:

"Revon havas mi" trad. Simono PEJNO

"Mi Havas Revon" trad. Matthew MCLAUCHLIN.

Se King vivus kaj konstatus la aktualan staton de la lando kaj mondo, li hontigus la lastan kaj aparte la unuan pri ties barbareco.

1 comment:

zooplah said...

Mi scivolas, ĉu Sinjoro KING fierus pro la elektado de senatano OBAMA al prezidento aŭ hontus pro tio, ke kiom longe bezoniĝis antaŭ la elekto de "afrika-usonana" (kiel oni diras en la angla) prezidento.